Kojna sumo

En topologio, la kojna sumo (iam ankaŭ kojna produto) estas "unu-punkta unuigo" de familio de topologiaj spacoj. Aparte, se X kaj Y estas punktitaj pacoj (kio estas topologiaj spacoj kun distingitaj bazaj punktoj x0 kaj y0) la kojna sumo de X kaj Y estas la kvocienta spaco de la disa unio de X kaj Y per la identigo x0 ∼ y0:

Pli ĝenerale, estu (Xi)i ∈ I familio de punktitaj spacoj kun bazaj punktoj {pi}. La kojna sumo de la familio estas donita kiel:

En aliaj vortoj, la kojna sumo estas la kunigo de kelkaj spacoj je sola punkto. Ĉi tiu difino kompreneble dependas de elekto de {pi} se la spacoj {Xi} ne estas homogenaj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy